La Perdita Generacio - Mil naucent okdek kvar Lyrics

Lyrics Mil naucent okdek kvar - La Perdita Generacio



Eble vi planas atakon kontraŭ la ordo
Eble malamas vi la nacion de prosper'
Gvatas super vi Frateg'
Gvatas super vi Fratego
Elektronike sekvataj estas viaj paŝoj
Poŝtelefon' kaj kart' servas kiel registril'
Vidas vin Frategokul'
Vidas vin Frategokuloj
La plej sekura loko
La plej sekura loko malliberejo
Eble babilas vi kun terorismaj grupoj
Eble retpoŝte liberecmalamon montros vi
Aŭdas vin Frategorel'
Aŭdas vin Frategoreloj
Eble spionus vi iom je la najbaroj
Pro sekureco, sekreta estos la juĝad'
Gvatas super vi Frateg'
Gvatas super vi Fratego



Writer(s): Tomas Q Nilsson


La Perdita Generacio - Eksplodigos vian domon
Album Eksplodigos vian domon
date of release
01-09-2008




Attention! Feel free to leave feedback.