La Perdita Generacio feat. Platano - Televido текст песни

Текст песни Televido - La Perdita Generacio , Platano



Mezuriĝas la valor' en videbleco
Ajna tipo de honor' por mi taŭgas
Kaj mi pretas, mi vere pretas
Ja, mi pretas, mi tute pretas
Mi pretas je ĉia ajn perfido
Por esti en la televido
Amata estu la idol', ni multaj vicas
Dronu nin en akohol', enŝlositaj
Ĝis mi pretas, ni ĉiuj pretas
Ja, ni pretas, ni tute pretas
Ni pretas je ĉia ajn perfido
Por esti en la televido
Je kio vi pretas por aspekti unika?
Je kio vi pretas por aspekti unika?
Je kio vi pretas por aspekti unika?
Je kio vi pretas por aspekti unika?
Je kio vi pretas por aspekti unika?
Je kio vi pretas por aspekti unika?
(Atentu. Baldaŭ ni estos en televido.)
(Unu, du, tri, kvar!)
Pretas je ĉio por esti en televido
Murdi panjon, vendi mian idon
Partopreni stultludon kiel piramidon
Forigi enhavon, nur zorgi pri bildon
Pretas je ĉio kaj pli ol
Fanatikul' de nova religio
Vizaĝlibro donas vivsencon
Google kaj YouTube forigis penson
Pretas je ĉio kaj pli da
Lasi rete fotojn de mi nuda
Vendi animon por minut' da glor'
Esti sub lumo kun rid' kaj plor'
Kaj se post tio daŭre ne sufiĉas
Kaj se per tio mi daŭre ne famiĝas
Metos sur parolistan gorĝon glavon
Estas mi de la spektakl' nova sklavo
Ho, mi pretas, ni ĉiuj pretas
Ja, ni pretas, ni tute pretas
Ni pretas je ĉia ajn perfido
Por esti en la televido



Авторы: Tomas Q Nilsson


La Perdita Generacio feat. Platano - Cxiamen Plu (Esperanto)
Альбом Cxiamen Plu (Esperanto)
дата релиза
25-06-2013



Внимание! Не стесняйтесь оставлять отзывы.