La Perdita Generacio - Mil naucent okdek kvar текст песни

Текст песни Mil naucent okdek kvar - La Perdita Generacio



Eble vi planas atakon kontraŭ la ordo
Eble malamas vi la nacion de prosper'
Gvatas super vi Frateg'
Gvatas super vi Fratego
Elektronike sekvataj estas viaj paŝoj
Poŝtelefon' kaj kart' servas kiel registril'
Vidas vin Frategokul'
Vidas vin Frategokuloj
La plej sekura loko
La plej sekura loko malliberejo
Eble babilas vi kun terorismaj grupoj
Eble retpoŝte liberecmalamon montros vi
Aŭdas vin Frategorel'
Aŭdas vin Frategoreloj
Eble spionus vi iom je la najbaroj
Pro sekureco, sekreta estos la juĝad'
Gvatas super vi Frateg'
Gvatas super vi Fratego



Авторы: Tomas Q Nilsson


La Perdita Generacio - Eksplodigos vian domon
Альбом Eksplodigos vian domon
дата релиза
01-09-2008




Внимание! Не стесняйтесь оставлять отзывы.