paroles de chanson Mil naucent okdek kvar - La Perdita Generacio
Eble vi planas atakon kontraŭ la ordo
Eble malamas vi la nacion de prosper'
Gvatas super vi Frateg'
Gvatas super vi Fratego
Elektronike sekvataj estas viaj paŝoj
Poŝtelefon' kaj kart' servas kiel registril'
Vidas vin Frategokul'
Vidas vin Frategokuloj
La plej sekura loko
La plej sekura loko – malliberejo
Eble babilas vi kun terorismaj grupoj
Eble retpoŝte liberecmalamon montros vi
Aŭdas vin Frategorel'
Aŭdas vin Frategoreloj
Eble spionus vi iom je la najbaroj
Pro sekureco, sekreta estos la juĝad'
Gvatas super vi Frateg'
Gvatas super vi Fratego

Attention! N'hésitez pas à laisser des commentaires.