Jonny M feat. Dolchamar - Ribeluloj текст песни

Текст песни Ribeluloj - Dolchamar , Jonny M



Ribeluloj ni estas
En la mondo mankas ĝoj'
Grizaj estas konstruaĵoj
Grizaj estas la vizaĝoj
Se la nuna generacio
Ŝanĝos sin profunde
En estonta mondo
Liza pentros bildojn bunte!
Kapitalismo temas
Pri via kapitalo
Al mi pli multe gravas,
Paco inter la homaro!
Vi laboraĉas por transvivo
Vi ĝin ne ŝatas, estas devigo
Multobliĝas labora kvanto
Sed vi ne estas profitanto!
Vi faris vian parton
Por la monmaŝino
Ĝisnokta plulaboro
Estos por vi gilotino
Foriru al pli freŝa odoros
Vivu vivon kiel persono
Ni kolorigu kune la urbon
Per ĉielarko kiel krajono.
Ribeluloj ni estas
En la mondo mankas ĝoj'
Grizaj estas konstruaĵoj
Grizaj estas la vizaĝoj
Se la nuna generacio
Ŝanĝos sin profunde
En estonta mondo
Liza pentros bildojn bunte!
Aĉetu min, aĉetu min,
ĉiam io novas
Plej moderna poŝtelefon'
Nun ja pli bonas
Vin kapablas ĝi memori
Se vi forgesis telefoni!
Kunportu ĝin, ĝi sekvas pere
Kaj ni vin sekvas sammaniere!
Kuraĝon esti vi mem
Spite de l' reklamoj
Zorge pligravaĵojn
Fajfe pri la klamoj
Ne fari aferojn por la okulo
Eviti decidojn al vano, skrupulo
Falsiĝo tiel estas ridinda
Ke fine ĝi nur priplorindas.
Ribeluloj ni estas
En la mondo mankas ĝoj'
Grizaj estas konstruaĵoj
Grizaj estas la vizaĝoj
Se la nuna generacio
Ŝanĝos sin profunde
En estonta mondo
Liza pentros bildojn bunte!



Авторы: Jonny M


Jonny M feat. Dolchamar - Kreaktiva
Альбом Kreaktiva
дата релиза
03-01-2017



Внимание! Не стесняйтесь оставлять отзывы.