La Perdita Generacio - Ĉu Timigas La Ombro Lyrics

Lyrics Ĉu Timigas La Ombro - La Perdita Generacio



Ĉu vi ĉirkaŭiras aspektante feliĉa?
Ĉu vi ŝuldas rideti ĝis nokt' de la maten'?
Dum vi sentas vin inda
Nur per nomo mirinda
Amasiĝas la larmoj subkaŝitaj en basen'
Ĉu timigas la ombro, la deenaj respondoj
Pri vero, pri vivo, pri vi?
Ĉu mi rajtas vin peti la fasadon forĵeti
Nur momenton por plori kaj krii?
Tro multaj malbelas laŭ siaj okuloj
Sed ankaŭ per jugo portiĝas belec'
Jen monujo profitanta de homaro timanta
La senvorta premego de malvalorec'
Ĉu timigas la ombro, la deenaj respondoj
Pri vero, pri vivo, pri vi?
Ĉu mi rajtas vin peti la fasadon forĵeti
Nur momenton por plori kaj krii?
Ĉu timigas silento, memvida momento
Kiel starus vi antaŭ Di'?
Ĉu mi rajtas vin peti, ĉi-tiame fideti
Je la blinda aminda valoro de vi?
En la mallumo burĝonas la nokto je brilantaj folioj
La spacoj fumas per stelofaruno
Kiu ĝermas sur via korto
Kaj kiu iam eksplodigos vian domon
Aj, kiu iam eksplodigos vian domon




La Perdita Generacio - Ĉiuj Ni Amegas Usonon (Esperanto)
Album Ĉiuj Ni Amegas Usonon (Esperanto)
date of release
10-10-2020




Attention! Feel free to leave feedback.