Jonny M - Al la Liberec' текст песни

Текст песни Al la Liberec' - Jonny M



Mi sopiras al la liberec'
Kie estas miaj amikoj
Do ek mi iras al la liberec'
Spite al problemoj kaj kritikoj
Mi loĝas sate en komforta dom'
Kaj pro tio mi dankas
Tamen mi estas malfeliĉa hom'
ĉar io grava daŭre al mi mankas
Kaj tio nur troveblas en la liberec'
Necesaĵo por agrabla vivo
Ĝi donas ĝojon de konstanta spec'
Lokon al kontento kaj kreivo
Mi sopiras al la liberec'
Kie estas miaj amikoj
Do ek mi iras al la liberec'
Spite al problemoj kaj kritikoj
Kelkaj eble diras: "Tiom longa voj'!
Ni ne plu alvenos!"
Sed temp' restas por libera ĝoj'
Nenio nin retenos
Se mankas al vi forto, mi subtenas vin
Tiel ni faros kaj batalos
Libereco je la fino atendas nin
Komune ni staros ni falos
Mi sopiras al la liberec'
Kie estas miaj amikoj
Do ek mi iras al la liberec'
Spite al problemoj kaj kritikoj
Gravas libereco, tute sen dub'!
Estas simpla vero!
Liberec' nomiĝas nia urba klub'
Kun koncertoj kaj kun biero
Libereco brilas en granda hel'
Tie neniu el ni frostas
Libereco estas nia cel'
Kie ni ĉiuj kune tostas
Mi sopiras al la liberec'
Kie estas miaj amikoj
Do ek mi iras al la liberec'
Spite al problemoj kaj kritikoj



Авторы: Jonny M


Jonny M - Kreaktiva
Альбом Kreaktiva
дата релиза
03-01-2017




Внимание! Не стесняйтесь оставлять отзывы.