Jonny M - Ni Estas Fortaj текст песни

Текст песни Ni Estas Fortaj - Jonny M



Ni Esperantaj frenezuloj
Ĉiam havas bonan amikon
Li zorgas pri vi, parolas kun vi
Komune ni estas fortaj
Se vi sentas vin tre sola
Alparolu esperantiston
Homoj ŝatas esti kunaj
Komune ni estas fortaj
Se la, la laborado ĝenas vin
Ĵetegu la aferojn for!
Diru "pip!" al via ĉeful'
Ĉar estas sensenca labor'
Se konato dormigas vin
Pe-, pe-, per rakonto enuiga
Diru "ĝis" al la, la tiu nul'
Via vivo ne senfinas
Ni Esperantaj frenezuloj
Ĉiam havas bonan amikon
Li zorgas pri vi, parolas kun vi
Komune ni estas fortaj
Se vi sentas vin tre sola
Alparolu esperantiston
Homoj ŝatas esti kunaj
Komune ni estas fortaj
Se mensogas via prezidanto
Ne nur plendu pri li!
Diru "Ne!" al lia agad'
Voĉdonu por alia parti'!
Se taga programo aĉas laŭ vi
Kaj la manĝo ne taŭgas por ventro
Ne plendu sed helpu organizi
La venontan eventon
Ni Esperantaj frenezuloj
Ĉiam havas bonan amikon
Li zorgas pri vi, parolas kun vi
Komune ni estas fortaj
Se vi sentas vin tre sola
Alparolu esperantiston
Homoj ŝatas esti kunaj
Komune ni estas fortaj
Se ŝuojn aĉetas la koramikino
Kaj vi devas pagi
Nu trankviliĝu kaj atendu
Miraĵon en la, la, la lito!
Se via koramiko trompas je vi
Kia stultulo li estas!
Diru "pip!" ankaŭ al li
Kaj memoru: Jonny M ĉiam pretas!
Ni Esperantaj frenezuloj
Ĉiam havas bonan amikon
Li zorgas pri vi, parolas kun vi
Komune ni estas fortaj
Se vi sentas vin tre sola
Alparolu esperantiston
Homoj ŝatas esti kunaj
Komune ni estas fortaj
(Komune ni estas fortaj)
(Komune ni estas fortaj)
(Komune ni estas fortaj)
(Komune ni estas fortaj)
(Jes, amikon en la tuta mondo!)
(Jen mia nova albumo!)
(Mi esperas, ke vi ŝatas ĝin)
(Estis multe da laboro)
(Sed ĝi ja valoris)
(La dankon pro via subteno!)
(Komune ni estas fortaj!)



Авторы: Jonny M


Jonny M - Kreaktiva
Альбом Kreaktiva
дата релиза
03-01-2017




Внимание! Не стесняйтесь оставлять отзывы.