Schiller - Babel Lyrics

Lyrics Babel - Schiller



Lalaralalara...
Kion diri do,
Se la vivo pasas for
Nudigante sen pudor′
Ĝisfunde mian koron
Akvoj silentaj
Kiuj celas min
Kiuj trafas kun pasi'
Kaj ekscitas mian emon
Ĉi-nokte ne lumis la kandelo
Ĉe kies lumo ni renkontis nin
Mi tre solas nun sen konsil′
Neniu ja helpas min
Mi serĉas plu mian eviteman celon
Kiu fremdas sen vi
Viviga pluvet'
Por mi en la kor'
Lalaralalara...
Sen sekretoj do
Miaj lipoj vias plu
Ili pulsas nude nun
Ruĵon prenis for la pluvo
Aj sombra koro
Kien fuĝos vi
Ke ne hantu vin la morna griz′
De tagiĝoj sen espero
Mi plendas pri vi kaj ĉi alternativo
Ĉar ambaŭ senindulge vundas min
Mi tre solas nun sen konsil′
Neniu ja helpas min
Mi serĉas plu mian eviteman celon
Kiu fremdas sen vi hahahaha...
Mi tre solas nun sen konsil'
Neniu ja helpas min
Mi serĉas plu mian eviteman celon
Kiu fremdas sen vi
Aj! Viviga pluvet′
Tre belas la viv'
Kiam oni alvenas al ni senriproĉe
Ĉiunokte sopir′,
Sopir', vekas min mornavoĉe
Mi tre solas nun sen konsil′
Neniu ja helpas min
Mi serĉas plu mian eviteman celon
Kiu fremdas sen vi hahahaha...
Mi tre solas nun sen konsil'
Neniu ja helpas min
Mi serĉas plu mian eviteman celon
Kiu fremdas sen vi hahahaha...
Viviga pluvet'
Por mi en la kor′



Writer(s): Christopher Von Deylen, Christopher Deylen Von, Anke Hachfeld


Schiller - Leben
Album Leben
date of release
10-10-2003




Attention! Feel free to leave feedback.