La Perdita Generacio - Pluku Ne La Florojn paroles de chanson

paroles de chanson Pluku Ne La Florojn - La Perdita Generacio



Pluku ne la florojn belajn, kara mia
Lasu ilin brili tra somer'
Lasu ilin vivi
Lasu ilin aparteni al neniu
Ne kaptiĝas la mister'
Pluku ne la birdojn belajn, kara mia
Lasu ilin flugi tra somer'
Lasu ilin kanti
Lasu ilin liberemi
Enmaniĝo kaŭzus morton de l' mister'
Pluku ne la homojn belajn, kara mia
Lasu ilin ami tra somer'
Lasu ilin vagi
Lasu ilin tabasami
Ĉiuokaze malkapteblos la mister'
Pluku ne la florojn belajn, kara mia
Lasu ilin brili tra somer'
Lasu ilin vivi
Lasu ilin aparteni al neniu
Ne kaptiĝas la mister'



Writer(s): Tomas Q Nilsson


La Perdita Generacio - Cxiamen Plu (Esperanto)
Album Cxiamen Plu (Esperanto)
date de sortie
25-06-2013




Attention! N'hésitez pas à laisser des commentaires.