La Perdita Generacio - Ubuntu paroles de chanson

paroles de chanson Ubuntu - La Perdita Generacio



Forvelkas la lumo, jen vojaĝantul',
Jen veturanto, ĉu helpegemul'?
Komforte por ri estas kunveturigi,
Ubi la aŭton rin povas moligi.
Ubo fluas facile,
Ubo riĉigas min, ho!
Senlimaj homoj vidas ke
Ubi ja ne eblas tro.
Ubuntu ĉiam,
La koroj repagos vin,
Varmo revenos al vi.
Ubuntu ĉar
La kalkulo aĉigus vin,
Uboj revenos al ni.
Jen programisto, rin plagas problem',
Programas la solvon dum noktmaldormem',
Kontentas ri nun, sed ankoraŭ povrul'
Malĝojas, do ub' estu via mempostul'.
Antaŭrefreno
Refreno
(Instrumenta parto)
Refreno
Nunas jen kiam facilas helpaĵ',
Dono mirakle malsamas perdaĵ'.
Malubemion forlasu kaj nun
Estu bonvena ĉiu uboportun'.
Antaŭrefreno
Refreno



Writer(s): Hendrik Lönngren


La Perdita Generacio - Cxiamen Plu (Esperanto)
Album Cxiamen Plu (Esperanto)
date de sortie
25-06-2013




Attention! N'hésitez pas à laisser des commentaires.