La Perdita Generacio - Alia Aventuro текст песни

Текст песни Alia Aventuro - La Perdita Generacio



Lasas mi la fenestron malferma en ĉi vesper'
ĉar mi ne volas maltrafi
La magion en la aer'
Kaj se mi sentus ĝin
Mi eksterigus min
Kaj enigus min en stelan aventuron
ĉu sentas ankaŭ vi en tiu ĉi sistem'
Ke tro grandan spacon havas la perfektem'
Kaj se vi pensus pri
Libere elekti
ĉu vi iam restus en trankvil'
En tiu ĉi fizika mondo
Aŭ, ĉu vi flugus?
Via vento ekeniras min
Via vento ekplenigas min
Mia sento nun pluigas sin
Via vento eksplodigas min
Via vento ekstarigas min
Via vento eksaltigas min
Mia sento nun flugigas min
Via vento eksteligas min
ĉu iam vi restus, ĉu vi atakus
Lasas mi la fenestron malferma en ĉi vesper'
ĉar mi ne volas maltrafi
La magion en la aer'
Kaj se mi sentus ĝin
Mi eksterigus min
Kaj enigus min en stelan aventuron



Авторы: Anna Burenius


Внимание! Не стесняйтесь оставлять отзывы.