La Perdita Generacio - Pacon De Dio текст песни

Текст песни Pacon De Dio - La Perdita Generacio



Ĉu rajtas mi puni la genajbarojn
De iu kiu mokis al la kuzo de mi?
Ĉu bone se mi antaŭrebatu se ŝatus mi montri
La pacon de Dio?
Ĉu rajtas mi detrui la domon de homo
Kies fipopolo ne plaĉas al mi?
Ĉu bone se mi daŭre malamu pro pekoj de Adamo
Je l'nomo de Dio?
Ĉu mi min sentos sekura
Per esti terura?
Ĉu mi trovos sekuron
El la plej granda muro?
Ĉu estas revenĝo mortigi dekope
De tiuj kiuj ne aŭdis pri ni?
Ĉu povas militaviadiloj mil esti la iloj
Plej taŭgaj por Dio?
Ĉu mi min sentos sekura
Per esti terura?
Ĉu mi trovos sekuron
El la plej granda muro?
Dum kiom da jaroj kulpindas historio?
Ekde kiam fripono ekiĝos viktim'?
Ĉu bone se mi antaŭrebatu se ŝatus mi montri
La pacon de Dio?



Авторы: Tomas Q Nilsson


La Perdita Generacio - Eksenlime (Esperanto)
Альбом Eksenlime (Esperanto)
дата релиза
10-03-2008




Внимание! Не стесняйтесь оставлять отзывы.