Jonny M - Por Mia Patro Lyrics

Lyrics Por Mia Patro - Jonny M



Tiu ĉi kanto estas dediĉita al mia patro.
Pro vi mi kreativas-
Jen kanto por mia patro.
Vi donacis la vivon al mi.
Mi tristas pro via foriro.
Vi estis mia majstro.
Mi lernis multe de vi.
Ĉar gravegis via ĉeesto,
Mi memorigas la mondon je vi.
Komence de mia vivo
Vi jam estis ĉe mi.
Vi ĉiam havis konsilon
Kaj revigis min per fantazi'.
De tri tre bonaj libroj
Vi estas la aŭtor',
Gravis al vi familio,
Kaj mankas via humor'.
La tempo fluge forigis vin,
Sed restas via verko.
Vi estis bona patro
Do tristegas tia perdo.
La pensoj ofte kaŭzas
Dolorojn en koro de mi.
Espereble la kanton vi aŭdas
Kiun mi skribis por vi...
Pro vi mi kreativas-
Jen kanto por mia patro.
Vi donacis la vivon al mi.
Mi tristas pro via foriro.
Vi estis mia majstro.
Mi lernis multe de vi.
Ĉar gravegis via ĉeesto,
Mi memorigas la mondon je vi.
Kun via feliĉa edzino
Vi kreis du infanojn.
Longtempe regis harmonio,
Sed detruis ĝin malsano
Vi estis tiel saĝa,
Via bildo pendas sur mur'.
Hodiaŭ vi iĝus sesdek-jara.
Vi restos en memor'.
Pro vi mi kreativas-
Jen kanto por mia patro.
Vi donacis la vivon al mi.
Mi tristas pro via foriro.
Vi estis mia majstro.
Mi lernis multe de vi.
Ĉar gravegis via ĉeesto,
Mi memorigas la mondon je vi.
La pensoj ofte kaŭzas
Dolorojn en koro de mi.
Espereble la kanton vi aŭdas
Kiun mi skribis por vi...
...por vi!



Writer(s): jonny m


Jonny M - Kreaktiva
Album Kreaktiva
date of release
03-01-2017




Attention! Feel free to leave feedback.