Jonny M - Malfacilaj Decidoj Lyrics

Lyrics Malfacilaj Decidoj - Jonny M



La vivo konsistas el decidoj,
Kaj duono el ĝi malĝustas.
Kelkfoje vi feliĉas, vi ridas,
Kaj en alia momento vi frustras.
Mi ne ŝatas devigon elekti por gravaĵoj-
Malfacilas trafi decidojn,
Malfacilas trafi decidojn!
Ĉu ŝanĝi laboron
prifajfi monon kaj kuri for?
Ĉu trinki alkoholon,
Kaj morgaŭ memoro mankos al mi?
Ĉu ŝpari la monon
vivi, kiel estus la lasta tag'?
Ĉu vi rabis mian koron,
eblas, ke pli bonas alia virin'?
Ĉu uzi la aŭton la trajnon?
Ĉu studi nun pli bone ripozi?
Ĉu resti modera kaj forgesi mian gajnon?
egoisme agi kaj nur pensi pri mi mem?
Ĉu renkonti amikon fari muzikon,
ĉu manĝi dolĉaĵojn sanajn legomojn?
Ĉu promeni tra parkon vidi televidon?
Ĉu dormi nun festi tra la nokto?
La vivo konsistas el decidoj
Kaj duono el ĝi malsimplas
Kelkfoje ne bezonas pensadon
Kaj en alia momento komplikas!
Mi ne ŝatas devigon elekti por gravaĵoj-
Malfacilas trafi decidojn,
Malfacilas trafi decidojn!
Ĉu ŝanĝi laboron
prifajfi monon kaj kuri for?
Ĉu trinki alkoholon,
Kaj morgaŭ memoro mankos al mi?
Ĉu ŝpari la monon
vivi, kiel estus la lasta tag'?
Ĉu vi rabis mian koron,
eblas, ke pli bonas alia virin'?
...Alia virin'!



Writer(s): Jonny M


Jonny M - Kreaktiva
Album Kreaktiva
date of release
03-01-2017




Attention! Feel free to leave feedback.