La Perdita Generacio - Riveretoj Cxe Mi текст песни

Текст песни Riveretoj Cxe Mi - La Perdita Generacio



Riveretoj ĉe mi
Dek tri nudaj knabiĉoj
Gutas la superstiĉo
Armiloj, bariloj
Kaj ajna pakaĵ'
Riveretoj ĉe mi
Varmo ĉion degelas
Akvo inter ni velas
Sendumas, ubumas
Kaj petas ŝmiraĵojn
Dum saŭnumas ni
Ni kunfluas ie
Riveretoj ĉe mi
Riveretoj ĉe mi
Se envenus knabin'
ĉu ni daŭre tuŝadus
ĉu kuraĝe estadus
Sentime proksime
Preter iĉa stultaĵ'
Riveretoj ĉe mi
Homoj malkostumitaj
Korpoj eksenlimigitaj
En varmo nur karmo
For de l' konstruaĵoj
Dum saŭnumas ni
Ni kunfluas ie
Riveretoj ĉe mi
Riveretoj ĉe mi
Post saŭna pureco
Oni neniam sentas sin pli pura
Post saŭna laceco
Oni neniam sentas sin pli pura
Post saŭna pureco
Oni neniam sentas sin pli pura
Post saŭnaj eblecoj
Oni neniam sentas sin pli pura




Внимание! Не стесняйтесь оставлять отзывы.