La Perdita Generacio - Cxu Vi Kontentas? текст песни

Текст песни Cxu Vi Kontentas? - La Perdita Generacio



Ĉu vi kontentas
Pri via vivo
Ĉu vi esperas
Je pli ol trairo
Ĉu vi kontentas
Ĉu vi daŭre deziras
Malmencieblaĵojn
Ĉu daŭre vi miras
Ĉu vi kontentis hieraŭ ne plu
Ĉu vi konsentas: por viv' postuliĝas de vi kontribu'
Ĉu vi iel forgesis
Ĉu vi fratiĝis al ventoŝirmil'
Ĉu inter memor' kaj esplor' vi elektis selekti barilojn
Ĉu vere necesas ...?
Ĉu vi kontentas
Pri via domo
En via lito
Pri via nomo
Ĉu vi kontentas
Ĉu pri via aĝo
ĉu vi batalas
Ĉiutage kontraŭ via vizaĝo
Ĉu vi kontentis hieraŭ ne plu
Ĉu vi konsentas: por viv' postuliĝas de vi kontribu'
Ĉu vi iel forgesis
Ĉu vi fratiĝis al ventoŝirmil'
Ĉu inter memor' kaj esplor' vi elektis selekti barilojn
Ĉu vere necesas ...?
Ĉu vi sukcesis
Ĉu vi suprengrimpetis
La unuan orgasmon
Ĉu vi neniam ripetis
Ĉu vi la mondon akceptis
Ĉu vi antaŭenklinas
Okulvitropurigado
Ĉu neniam finiĝas
Ĉu vi kontentis hieraŭ ne plu
Ĉu vi konsentas: por viv' postuliĝas de vi kontribu'
Ĉu vi iel forgesis
Ĉu vi fratiĝis al ventoŝirmil'
Ĉu inter memor' kaj esplor' vi elektis selekti barilojn
Ĉu vere necesas ...?
Ĉu vi malkontentas
Ĉu vi vidas makulojn
Ĉu por vi la homaro
Ŝajnas ar' da stultuloj
Ĉu vi kolektas
ĉu vin la arĝento
Ĉu vi ŝatus kontroli
Ĉi kaj ĉiun momenton
Ĉu konstruis vi turon
El hommanoj kaj kruroj
Ĉu vi kontentos
Se postlasos vi ŝpurojn
Ĉu vi kontentos postmorgaŭ ne nun
Ĉu vi konstruontus la sunon sed dronis en maloportun'
Ĉu vi iel konfesus
Ĉu vi kaptiĝis de via komfort'
Ĉu via labor' portas oron ploron tro fruan morton
Ĉu vere necesas ...?
Ĉu vi ektimas
Kiam silentas
Kiam ekfulmas
Kiam torentas
Ĉu vi kontentas
Lunde matene
Ĉu vi rekomencas
Kun- senpene
Ĉu vi kontentas
Ĉu vi verkas poemojn
Kiel iame
Kiam vi havis problemojn
Ĉu vi kontentis hieraŭ ne plu
Ĉu vi konsentas: por viv' postuliĝas de vi kontribu'
Ĉu vi iel forgesis
Ĉu vi kaptiĝis de via komfort'
Ĉu via labor' portas oron ploron tro fruan morton
Ĉu vere necesas ...?
Ĉu vi kontentas
Sub ĉielo ruĝnuba
Ĉu vi daŭre aŭskultas
Foje preĝistojn sendubajn
Ĉu por vi daŭre gravas
Ĉu la akvo kreskiĝos
ĉu l' homara sonĝ' bela
Iel, iam efektiviĝos
Ĉu vi kontentis hieraŭ ne plu
Ĉu vi konsentas: por viv' postuliĝas de vi kontribu'
Ĉu vi iel forgesis
Ĉu vi fratiĝis al ventoŝirmil'
Ĉu inter memor' kaj esplor' vi elektis selekti barilojn
Ĉu vere necesas ...?



Авторы: Tomas Q Nilsson


La Perdita Generacio - Cxiamen Plu (Esperanto)
Альбом Cxiamen Plu (Esperanto)
дата релиза
25-06-2013




Внимание! Не стесняйтесь оставлять отзывы.