La Perdita Generacio - Allting Vackert Här I Världen Måste En Gång Bli Av Plast - Plastokanto текст песни

Текст песни Allting Vackert Här I Världen Måste En Gång Bli Av Plast - Plastokanto - La Perdita Generacio



Ĉio bela en la mondo devas iam iĝi plast'
Ĉiu pino, orkideo, kaj popolkostuma kvast'
Ĉar la tempo nun postulas, ke oni nilonkastoron rulas
Ĉio bela en la mondo devas iam iĝi plast'
Ĉio ĝoja en la mondo devas iam iĝi plast'
Ĉiu vulpo kaj simio, ĉia ago de malĉast'
Ĉiu danco, ĉiu festo ja fariĝos poliestro
Ĉio ĝoja en la mondo devas iam iĝi plast'
La naftorafinejo vomas jam el sia buŝ'
Arojn da kiĉaĵoj, ĉiuj faritaj per fuŝ'
La laboristoj ŝvitas dudekkvarhore sen prokrast'
Sed tute ne gravas, ĉar ili estas el plast'!
Ĉio grava en la mondo devas iam iĝi plast'
Ĉiu koro, parencano, kaj pasportaservo-gast'
Sojolakto, teo, kekso fabrikiĝos el latekso
Ĉio grava en la mondo devas iam iĝi plast'
Ĉio bela en la mondo devas iĝi plast'
Ĉio ĝoja en la mondo devas iĝi plast'
Ĉio grava en la mondo devas iĝi plast'



Авторы: Andreas Sundström


La Perdita Generacio - Cxiamen Plu (Esperanto)
Альбом Cxiamen Plu (Esperanto)
дата релиза
25-06-2013




Внимание! Не стесняйтесь оставлять отзывы.