La Perdita Generacio - Dudek Tri текст песни

Текст песни Dudek Tri - La Perdita Generacio



Vi diris:
Ĉiuj aĝoj kuŝas ja samtempe en la brusto de la hom'
Mi diris:
Do se estas ni kreeblaj, nu forgesu, reinventu mian nomon
Manĝu l' pomon
Kaj ekvidu ĉu la pordoj sin malfermas tiam ĉi
Dudek tri
Kiel la mondo estus nova
Kiel ekzistus nure ni
Dudek tri
Dudek tri
Ĵus elŝrankaj
Ni kuraĝis vidi l' mondon kiel senmankan
Ĉu daŭre mi?
Ĉu daŭre ni?
Dudek tri
Ni legis:
Ĉiuj spertoj restas kiel ŝtonoj en la sak' de l' famili'
Ĉu ni konkludu
Ke postulas malobeon, suferemon por eliri procesion?
Kisu ion
Kaj esploru ĉu plezuras liberiĝi de l' histori'
Dudek tri
Kiel la mondo estus nova
Kiel ekzistus nure ni
Dudek tri
Dudek tri
Ĵus elŝrankaj
Ni kuraĝis vidi l' mondon kiel senmankan
Ĉu daŭre mi?
Ĉu daŭre ni?
Dudek tri
Vi diris
Vi diris
Vi diris
Vi diris
Vi diris:
Tiu kiu perdas la esperon ankaŭ perdas la kontakton kaj la veron!
Vi diris:
Tiu kiu perdas la esperon ankaŭ perdas la kontakton kaj la veron!
Vi diris:
Tiu kiu perdas la esperon ankaŭ perdas la kontakton kaj la veron!
Vi diris:
Dudek tri
Kiel la mondo estus nova
Kiel ekzistus nure ni
Dudek tri
Dudek tri
Dudek tri
Ĵus elŝrankaj
Ni kuraĝis vidi l' mondon kiel senmankan
Ĉu daŭre mi?
Ĉu daŭre ni?
Ĉu daŭre ni?
Ĉu daŭre mi?




La Perdita Generacio - Cxiamen Plu (Esperanto)
Альбом Cxiamen Plu (Esperanto)
дата релиза
25-06-2013




Внимание! Не стесняйтесь оставлять отзывы.